Wednesday, March 12, 2008

Lingvaj bariloj por indiĝenaj popoloj

Aperis lastatempe bonega superrigardo (anglalingva) pri nova akto en Barato pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj al siaj tradiciaj vivmanieroj, inkluzive la uzon de siaj terpecoj. Skizante la malfacilaĵojn realigi la akton, la verkinto de eseo Madhu RAMNATH prave atentigas nin al la jena lingva realaĵo:

Plejparto de la homoj en la centra barata indiĝena regiono -- Gond, Durwa, Khond, Konda Reddy, Dorla, ktp -- estas nealfabetaj, precipe pri juraj aferoj, kaj malfacile parolas la gubernian lingvon kiun oni altrudas al ili. Ili ĉiuj bezonus kompetentajn kaj sentemajn tradukistojn kiuj povas aŭskulti al ili kaj interpreti iliajn pretendojn kun simpatio kaj komprenemo; konsiderante, ke ni eĉ ne sukcesas trovi sufiĉe da instruistoj de elementaj lernejoj kiuj povas plenumi tiun ĉi ege bezonatan taskon, ja dubindas ĉu la ŝtato povas fari tiun ĉi defian taskon.
Ramnath efektive verkis jam en 2003 alian eseon pri la trista stato de la eduksistemo de la indiĝenaj popoloj. Mi blogos pri ĝi aliafoje.

Labels: , , , , ,

Wednesday, February 27, 2008

Agnosku la panĝaban kiel kanadan lingvon!

Baratdevenaj kanadanoj volas, ke la panĝaba lingvo estu unu el la oficialaj lingvoj de Kanado, laŭ tiu ĉi (anglalingva) raporto.

La panĝaba estas la sesa plej parolata lingvo en Kanado; en la gubernio British Columbia [britiŝ kolambja] -- kie 8% de la loĝantaro estas baratdevenaj -- la panĝaba estas la plej parolata post la angla, la franca kaj la ĉina; kaj en la kvartalo Surrey [sari] de Vankuvero, la panĝaba estas la plej parolata post la angla.

Laŭ instruisto de la panĝaba en la universitato de British Columbia, la panĝaba estas uzata en Kanado jam de 110 jaroj, kaj "jam estas tempo, ke ĝi ĝuu oficialan statuson kiel la anglan kaj la francan".

Labels: , , , , ,