Monday, September 26, 2005

Pri la lingvo Bhojpuri en Times of Oman

Anonima artikolo laŭdante la lingvon Bhojpuri aperis en Times of Oman (la 26an de Septembro 2005) -- "Bhojpuri: A language characterised by melody and frankness" (Bhojpuri: Lingvo karakterizita de melodieco kaj la malkaŝa parolado). Bedaŭrinde ne estas en la artikolo ekzemploj pri aŭaj trajtoj. La artikolo ja donas informon pri la diversaj variantoj de Bhojpuri, ĝia diasporo, kaj la eminentuloj kiuj estis/estas parolantoj de la lingvo.

Sed demandosignigante ĉion ĉi estas la pretendo, ke estas "ĉ. 125 miliono" da parolantoj de Bhojpuri tra la tuta mondo. La enlanda taksado laŭ la 1991a popolnombrado estas "nur" 23 miliono da parolantoj (Ethnologue donas la ciferon "24,5 miliono da parolantoj en Barato; 26,6 miliono se inkluzivi parolantojn tra la tuta mondo"). Sed laŭ la artikolo en Times of Oman, pli ol cent miliono da parolantoj de la Bhojpuri do loĝas ekster Barato! :)

La fina stranĝaĵo (por mi) pri la artikolo estas, ke ĝi aperis en la Times of Oman. Kial? Ĉu estas multaj parolantoj de Bhojpuri tie? Ĉu eĉ (almenaŭ loke) famaj parolantoj de la lingvo? Ni ne scias. Tamen, legu la artikolon ĉi tie.

Skotaj lernejanoj parolas 104 lingvojn, inkluzive la baratan lingvon Memon

"Skotaj lernejanoj parolas inter si almenaŭ 104 lingvojn, krom la angla, sed nur 19 el ili estas instruataj en lernejoj kaj kluboj." Jen eltrovaĵo de la Centro por Informo pri Lingvoinstruado de la universitato Stirling en Britujo. Laŭ la novaĵraporto en la tagĵurnalo Scotsman, inter la pli "obskuraj" lingvoj parolataj de skotaj infanoj estas la lingvo Memon de Barato. Mi ne sukcesis trovi informon pri tiu lingvo. Ŝajne ĝi proksimas al la guĝarata. Ethnologue parolas pri la "memona etna grupo" en Pakistano, kies lingvo estas "varianto pli proksime al la guĝarata". Anglalingva novaĵraporto pri la lingva diverseco en skotaj lernejoj ĉi tie.

Friday, September 23, 2005

La barata verkisto en la angla kaj en aliaj lingvoj

"La anglalingva verkisto en Barato almenaŭ havas tutlandan bazon, kiun la regiona verkisto ne povas pretendi. Pro tiu ĉi tutlanda atingo, la anglalingva verkisto en Barato ankaŭ ludas decidan rolon en la nuntempa socio -- en la almontrado de niaj temoj." Jen deklaro de Chaman NAHAL, profesoro de la angla en Delhi University, kaj aŭtoro de anglalingvaj romanoj, en sia ĵusaperinta aŭtobiografio Silent Life (anglalingva recenzo ĉi tie).

Tiun ĉi deklaron de Nahal kontraŭas la kolumnisto Sharada PRASAD en lastatempa artikolo. Prasad argumentas, ke se "tutlanda bazo" indikas pli vastajn temojn en la anglalingvaj verkoj, kontraste al 'mallarĝaj temoj' de alilingvaj verkoj barataj, tio simple ne veras. Se Nahal celas, ke en Barato, anglalingvaj verkoj estas legataj multe pli vaste ol alilingvaj verkoj, ankaŭ tio ne estas la vero, ĉar bonaj verkoj en la bengala aŭ la malajala lingvoj estas eldonitaj en dekmiloj da ekzempleroj, kompare al la kelkmiloj de anglalingvaj verkoj. Krome, verkoj en tiuj neanglaj lingvoj estas venditaj en sufiĉe grandaj nombroj en la diasporaj popoloj -- parolantoj de tiuj lingvoj ekster Barato. Finfine, se Nahal volas diri, ke oni ne povas esti konata en la lando krom se oni estas tradukita en la angla, Prasad demandas: "kiel oni klarigu la famon -- kaj siatempan kaj nunan -- de la bengala verkisto Bankim?"

Legu pli, anglalingve, ĉi tie.

Monday, September 12, 2005

La angla en Barato kaj Indonezujo - du vidpunktoj

“Kion povas Indonezio lerni de Barato?” Jen demando de Aziz de Munkeno en la (anglalingva) tagĵurnalo The Jakarta Post. Lia unua respondo, “La ĉefa kialo de la sukceso de barataj profesiuloj kaj entreprenistoj estas, ke ili estas pli asertemaj, aŭ babilemaj, ol aliaj azianoj. Tion oni povas atribui al la lingvo kiun ili parolas (la anglan), kiu enkondukas ilin, rekte aux malrekte, al pli granda memfido.” Male, Aziz diras, Indonezujo “senprudente forĵetis la nederlandan lingvon tuj post la sendependiĝo, kaj ne anstataŭigis ĝin per la angla aŭ eĉ la araba”. Necesas “iĝi dulingva aŭ plurlingva” se oni volas konkurenci, li deklaras.

Intertempe okazas debato en Indonezio pri la t.n. “naciaj plus” lernejoj -- t.e. dulingvaj lernejoj kie oni instruas ankaŭ la anglan. Tamen, ne estas klare, ĉu temas pri lernejoj kie la instrulingvo estas kaj la angla kaj kaj indonezia aŭ lernejoj kie la instrulingvo estas plejparte la angla, kun la indonezia kiel nur unu el la studobjektoj. Ĉiukaze, oni kritikas tiajn ĉi lernejojn pro la malalta nivelo de la angla instruado malgraŭ la alta kosto de la edukado en tiuj ĉi 'naciaj plus' lernejoj. Legu la (anglalingvan) kritikon ĉi tie.