Friday, September 23, 2005

La barata verkisto en la angla kaj en aliaj lingvoj

"La anglalingva verkisto en Barato almenaŭ havas tutlandan bazon, kiun la regiona verkisto ne povas pretendi. Pro tiu ĉi tutlanda atingo, la anglalingva verkisto en Barato ankaŭ ludas decidan rolon en la nuntempa socio -- en la almontrado de niaj temoj." Jen deklaro de Chaman NAHAL, profesoro de la angla en Delhi University, kaj aŭtoro de anglalingvaj romanoj, en sia ĵusaperinta aŭtobiografio Silent Life (anglalingva recenzo ĉi tie).

Tiun ĉi deklaron de Nahal kontraŭas la kolumnisto Sharada PRASAD en lastatempa artikolo. Prasad argumentas, ke se "tutlanda bazo" indikas pli vastajn temojn en la anglalingvaj verkoj, kontraste al 'mallarĝaj temoj' de alilingvaj verkoj barataj, tio simple ne veras. Se Nahal celas, ke en Barato, anglalingvaj verkoj estas legataj multe pli vaste ol alilingvaj verkoj, ankaŭ tio ne estas la vero, ĉar bonaj verkoj en la bengala aŭ la malajala lingvoj estas eldonitaj en dekmiloj da ekzempleroj, kompare al la kelkmiloj de anglalingvaj verkoj. Krome, verkoj en tiuj neanglaj lingvoj estas venditaj en sufiĉe grandaj nombroj en la diasporaj popoloj -- parolantoj de tiuj lingvoj ekster Barato. Finfine, se Nahal volas diri, ke oni ne povas esti konata en la lando krom se oni estas tradukita en la angla, Prasad demandas: "kiel oni klarigu la famon -- kaj siatempan kaj nunan -- de la bengala verkisto Bankim?"

Legu pli, anglalingve, ĉi tie.