Monday, February 18, 2008

5a Azia Kongreso de Esperanto - Kongresa rezolucio

Kongresa Rezolucio
5a Azia Kongreso de Esperanto
11-15 februaro 2008
Bengaluro, Barato

La 5a Azia Kongreso de Esperanto, kiu okazis de la 11a ĝis la 15a de februaro 2008 en Bengaluro, Barato, kun 160 partoprenantoj (kaj 254 aliĝintoj) el 30 landoj, diskutis la temon “Esperanto en Multlingva Azio, kaj

  • notinte la tre malsamajn historiojn kaj aktualajn statojn de la Esperanto movado en aziaj landoj;
  • rimarkinte la ekkreskon de Esperanto en aziaj landoj, foje malgraŭ ege malfacilaj kondiĉoj;
  • resuminte la jamajn iniciatojn de individuaj esperantistoj, landaj asocioj, KAEM kaj UEA; kaj
  • konstatinte la daŭran validecon de la lingvo Esperanto en multlingva Azio

rezolucias

  • antaŭenigi Esperanton tra la tuta regiono, aparte en la landoj kie la movado ankoraŭ estas malforta;

  • plifortigi la kunlaboradon inter la landaj asocioj; kaj

  • disvastigi informon pri Esperanto dum tiu ĉi “Internacia jaro de lingvoj” kiel justa kaj demokratia komunikilo por multlingva Azio.

Labels: , , , ,