Saturday, November 05, 2005

Kiom da baratanoj parolas 'fremdan lingvon'?

Malfacile diri! Ĵus mi legis, ke "naciaj statistikoj indikas", ke 9,3% da usonanoj parolas fremdan lingvon. La sama artikolo pretendas, ke 52,7% da plenkreskuloj en eŭropo parolas fremdan lingvon. La artikolo ne donas fonton de tiu ĉi informo.

Temas, cetere, pri artikolo kiu laŭdas la usonan registaron pro ĝia decido deklari la jaron 2005 "Jaron de Lingvoj". Legu ĝin ĉi tie.