Sunday, January 08, 2006

Dulingvaj legaĵoj porinfanaj

Artikolo en la anglalingva tagĵurnalo The Hindu rekomendas novan serion de dulingvaj legaĵoj porinfanaj. La eldonejo Tulika de Ĉenajo jam havas dulingvajn librojn en la lingvoparoj tamila-angla, malajala-angla, kanada-angla, telugua-angla, hindia-angla, ktp. Nun, kune kun la eldonejo Spark de Hajderabado, oni eldonas pliajn titolojn angla-teluguajn.

Kiel diras la aŭtorino de la artikolo R. Uma Maheshwari, "Tekstoj kiel tiuj ĉi helpus infanojn vidi la belecon de ĉiu lingvo, aŭ eble eĉ kompreni la ideon de la tradukado.... Unue, tamen, plej grave, ili helpus la infanojn kompreni la fakton, ke ili loĝas en plur- (aŭ du-) lingva kunteksto."

La artikolo finiĝas per la vortoj de lingvistino: "Ni ne bezonas instrui la anglan je la kosto de niaj propraj lingvoj.... La celo de tiaj ĉi tekstoj estas reemfazi la reciprokan spacon dividitan de la du lingvoj -- la regiona lingvo kaj la angla."

Espereble, ni vidos pliajn iniciatojn tiajn ĉi.