Wednesday, March 05, 2008

La angla en Ĉinujo: la rolo de Barato

Aperis sur mia reta horizonto du artikoloj anglalingvaj: unu (pasintjara) pri la kresko de la angla en Ĉinujo, kaj alia (ĉisemajna) pri la rolo de barataj instruistoj en tiu krekso .

La pasintjara artikolo raportas, ke ĉ. 600 milionoj da ĉinoj nuntempe studadas la anglan. La usona firmao TOEFL (mallongigo por Testo de la angla kiel fremda lingvo) kalkulas, ke la merkato por anglalingvaj testservoj en Ĉinujo nun valoras je 60 miliardoj da usonaj dolaroj! Kaj la artikolo raportas, ke la anglalingva eldonejo Macmillan jam vendis 100 milionojn ekzemplerojn de anglalingvaj lernolibroj en Ĉinujo. Imponaj ciferoj!

La dua artikolo informas al ni, ke dum tiu ĉi olimpika jaro en Ĉinujo, viglas la anglalingva lernado en tiu lando, kaj pli ol mil baratanoj jam instruas la anglan en Ĉinujo. Ĉinujo jam havas "ambiciajn planojn inkluzivi la anglan kiel instrulingvon en la elementaj lernejoj tie," kaj post generacio aŭ simile ĝi ne plu bezonos baratajn instruistojn anglalingvajn, sed ĝis tiam "baratanoj povas esti parto de la procezo kaj gajni de ĝi", laŭ la raporto.

Jen plia ekzemplo de "sud-suda kunlaborado", ĉu?

Labels: , , ,

Wednesday, February 27, 2008

Agnosku la panĝaban kiel kanadan lingvon!

Baratdevenaj kanadanoj volas, ke la panĝaba lingvo estu unu el la oficialaj lingvoj de Kanado, laŭ tiu ĉi (anglalingva) raporto.

La panĝaba estas la sesa plej parolata lingvo en Kanado; en la gubernio British Columbia [britiŝ kolambja] -- kie 8% de la loĝantaro estas baratdevenaj -- la panĝaba estas la plej parolata post la angla, la franca kaj la ĉina; kaj en la kvartalo Surrey [sari] de Vankuvero, la panĝaba estas la plej parolata post la angla.

Laŭ instruisto de la panĝaba en la universitato de British Columbia, la panĝaba estas uzata en Kanado jam de 110 jaroj, kaj "jam estas tempo, ke ĝi ĝuu oficialan statuson kiel la anglan kaj la francan".

Labels: , , , , ,

Wednesday, February 20, 2008

La kresko de neanglalingvaj tagĵurnaloj en Barato

La 33-jara anglalingva tagĵurnalo barata Business Standard nun aperigas hindian eldonon. Diskutante la kreskon de la neanglalingvaj tagĵurnaloj en Barato, la kolumnisto T N Ninan [najnan] diras, ke la kresko de la hindilingva amaskomunikilaro okazis pro pluraj kialoj:
la kreskanta graveco de barataj urbetoj; la kresko de alfabeteco en la hindia-parolataj regionoj; la kresko de komerco, kaj sekve kreskantaj enspezniveloj; kaj la fakto, ke kreskas la konsciaj niveloj en la popolo ĝuste kiam la tagĵurnaloj mem iĝas pli kaj pli malaltkostaj. Esplorstudoj pri legantoj kaj enketoj pri cirkulado informas nin, ke la plej grandaj tagĵurnaloj nuntempe estas tiuj en la larĝa zono de la okcidento ĝis oriento, de Raĝastano ĝis Kolkato en Okcidenta Bengallando. Eĉ en la metropola merkato de Delhio, la hindiaj tagĵurnaloj vendiĝas preskaŭ tiom da ekzempleroj kiom la anglalingvaj tagĵurnaloj.
Li aldonas, ke:
Tiuj ĉi ŝanĝoj estas pli evidentaj en Laknaŭo kaj Ĝajpuro, Bhopalo kaj Patno, ol en Delhio, kie la politikistoj atentas pli al la grandaj anglalingvaj titoloj. Sed demandu al iu ajn guberniestro pri la tagĵurnaloj kiuj plej gravas, kaj la respondo sendube estus neanglalingva titolo.
Reagante al la informo pri la lanĉo de tiu ĉi hindia eldono de Business Standard, la ĉefministro Manmohan Singh [manmohan sing] rimarkis, ke "oni rekonu la gravecon de barataj lingvoj -- ja tro ofte la dialogo pri politikoj estas limigita al la mezklasa angla-parolanta popolo, kaj tio ne estas bone se ni volas resti funkcianta demokratio."

Labels: , , , ,

Monday, February 18, 2008

Du-triono da budoj en barata libro-foiro nur por anglalingvaj libroj

Tion deklaris Kushwant Singh [kuŝvant sing], konata verkisto anglalingva en lastatempa artikolo.

Rimarkante la grandajn antaŭpagojn al novaj verkistoj barataj, Singh diras, ke tiujn grandajn sumojn (ĝis 100.000 eŭroj!) gajnas nur la anglalingvaj verkistoj, ne la verkistoj en iu ajn el la aliaj barataj lingvoj.

Li aldonas: "En la [lastatempe okazigita Monda] Libro Foiro, pli ol du-triono de la budoj estis akaparitaj de la angla; la hindia kaj la urdua estis je kompatinde dua rango; aliaj lingvoj estis apenaŭ videblaj."

Li konkludas: "Estas klare, ke la angla regas Baraton."

Labels: , , , , , ,