Wednesday, March 12, 2008

Lingvaj bariloj por indiĝenaj popoloj

Aperis lastatempe bonega superrigardo (anglalingva) pri nova akto en Barato pri la rajtoj de indiĝenaj popoloj al siaj tradiciaj vivmanieroj, inkluzive la uzon de siaj terpecoj. Skizante la malfacilaĵojn realigi la akton, la verkinto de eseo Madhu RAMNATH prave atentigas nin al la jena lingva realaĵo:

Plejparto de la homoj en la centra barata indiĝena regiono -- Gond, Durwa, Khond, Konda Reddy, Dorla, ktp -- estas nealfabetaj, precipe pri juraj aferoj, kaj malfacile parolas la gubernian lingvon kiun oni altrudas al ili. Ili ĉiuj bezonus kompetentajn kaj sentemajn tradukistojn kiuj povas aŭskulti al ili kaj interpreti iliajn pretendojn kun simpatio kaj komprenemo; konsiderante, ke ni eĉ ne sukcesas trovi sufiĉe da instruistoj de elementaj lernejoj kiuj povas plenumi tiun ĉi ege bezonatan taskon, ja dubindas ĉu la ŝtato povas fari tiun ĉi defian taskon.
Ramnath efektive verkis jam en 2003 alian eseon pri la trista stato de la eduksistemo de la indiĝenaj popoloj. Mi blogos pri ĝi aliafoje.

Labels: , , , , ,

La urdua estas varianto de la hindia

"Oni ŝajne ekuzis la urduan, kiel nomon de lingvo kiam la populara formo kiu nomiĝis "Hindi/Hindvi" evoluiĝis en malnaivan lingvon kun literatura potencialo." Tiel argumentas Mehr Afshan Farooqi en lastatempa anglalingva eseo "The 'Hindi' of the 'Urdu'".

Li opinias, ke la etimologio de la vorto 'urdu', kiu signifas en la turka 'armean tendaron', "kotigas la lenson de la historiografio", ĉar tiu etimologio naskis la miton, ke la lingvo efektive naskiĝis en tiuj tendaroj de la turkaj invadintoj en norda Barato. Male, li argumentas, ke jam ekzistis variantoj kiuj nomiĝis, diverse, 'hindi, hindvi, dehlvi, guĝri, rekhta kaj dakhani' depende de la regiono de la lando kie ili disvastiĝis, kaj estis tiuj ĉi variantoj el kiu evoluiĝis tio kion oni nun nomas la urdua.

Sed, li diras, ke "la emocia kaj pasia diskurso malliberigita en la nomo de historia esplorado pri la originoj de la hindia kaj la urdua malhelpas racian debaton pri tiu temo."

Labels: , , , , , , ,

Wednesday, March 05, 2008

La angla en Ĉinujo: la rolo de Barato

Aperis sur mia reta horizonto du artikoloj anglalingvaj: unu (pasintjara) pri la kresko de la angla en Ĉinujo, kaj alia (ĉisemajna) pri la rolo de barataj instruistoj en tiu krekso .

La pasintjara artikolo raportas, ke ĉ. 600 milionoj da ĉinoj nuntempe studadas la anglan. La usona firmao TOEFL (mallongigo por Testo de la angla kiel fremda lingvo) kalkulas, ke la merkato por anglalingvaj testservoj en Ĉinujo nun valoras je 60 miliardoj da usonaj dolaroj! Kaj la artikolo raportas, ke la anglalingva eldonejo Macmillan jam vendis 100 milionojn ekzemplerojn de anglalingvaj lernolibroj en Ĉinujo. Imponaj ciferoj!

La dua artikolo informas al ni, ke dum tiu ĉi olimpika jaro en Ĉinujo, viglas la anglalingva lernado en tiu lando, kaj pli ol mil baratanoj jam instruas la anglan en Ĉinujo. Ĉinujo jam havas "ambiciajn planojn inkluzivi la anglan kiel instrulingvon en la elementaj lernejoj tie," kaj post generacio aŭ simile ĝi ne plu bezonos baratajn instruistojn anglalingvajn, sed ĝis tiam "baratanoj povas esti parto de la procezo kaj gajni de ĝi", laŭ la raporto.

Jen plia ekzemplo de "sud-suda kunlaborado", ĉu?

Labels: , , ,