Monday, March 12, 2007

Kaŝmira poeto gajnas la premion Gjanpith

Rahman Rahi, konata poeto en la kaŝmira, arda apoganto de la kaŝmira lingvo, gajnis la premion Gjanpith por la jaro 2004. Pli en la vikipedia artikolo. Li estas la unua kaŝmira-parolanta premiito.

En la kaŝmira vikipedio, tamen, mi ne sukcesis trovi artikolon pri li :(

Sed plaĉis al mi eltrovi, ke almenaŭ la malferma paĝo de la kaŝmira vikipedio estas efektive duskriba! Parelele oni tekstas kaj persarabe kaj devanagare. Esplorindas la grado de tiu egaleciga gesto.

Labels: , , , ,