Tuesday, April 18, 2006

Laŭdindaj lernolibroj; sed ĉu nur en la angla?

Mi jam blogis pri la Nacia Instruplana Komitato kaj ĝiaj progresivaj rekomendoj prilingvaj. Laŭ ĝiaj rekomendoj estas verkataj lernolibroj kiuj estos uzataj ekde la venonta jaro. La lernolibro pri la historio jam gajnis laŭdon. La konata historiisto Sumit SARKAR ĵus rekomendis varme la novan lernolibrojn en artikolo en la anglalingva tagĵurnalo The Hindu.

Sarkar deklaras, ke tiuj ĉi buntaj libroj "instruas la historion en kreivaj manieroj." Forlasi la provon "kovri" la studobjekton; fokusi sur nur kelkaj ŝlosilaj eventoj; aranĝi la lernadon ĉirkaŭ klasa diskutado pri temoj; trakti eĉ 'bagatelaĵojn' kiel vestaĵojn kaj la kriketon -- jen kelkaj novaĵoj en la novaj lernolibroj.

La libro mem elŝuteblas de la retejo de la nacia konsilejo por la edukado, esplorado kaj instruado (angle: NCERT).

Mi forte esperas, ke baldaŭ sekvos simile bone verkitajn lernolibrojn en la aliaj barataj lingvoj!