Thursday, March 02, 2006

Barataj lernejoj instruos la japanan lingvon

Laŭ gazetara informo de la landa instanco por mezlerneja edukado (Central Board of Secondary Education), la japana lingvo estos instruata en pli ol 90 lernejoj en la lando, ekde la venonta lerneja jaro (postsomera).

Dume, la (sufiĉe aĉe verkita) angla dokumento de la CBSE informas nin, ke:

"En tiu ĉi epoko de la tutmondiĝo, lerni fremdan lingvon iĝis necesa ilo por plilarĝigi la propran horizonton kaj gajni pli bonan komprenon de aliaj kulturoj kaj popoloj. Fremdaj lingvoj jam estis parto de la studprogramo de barataj lernejoj, sed jen, je la unua fojo, ankaŭ lingvo de orientazia lando estas inkluzivata."

Do, preskaŭ 60 jaroj post nia sendependiĝo de la brita imperio, ni finfine ĵetas supraĵan lingvan rigardon al nia 'najbarejo'. Kie estas niaj studprogramoj en la persa, nepala, ĉina, mjanmara, sinhala...?

Se reveni al la dokumento, "Oni ne emfazos la skribadon": la emfazo en la studprogramo estos sur "la parolata japana". Krome, jam en la komenco de la dokumento, oni avertas nin MAJUSKLE, ke "estas la respondeco de la lernejo 'akiri' instruiston.... Nur lernejoj kiuj jam havas 'aliron' al instruistoj kiuj lernis la japanan enkondukos tiun ĉi studprogramon."

Do, ŝajnas la kutima duonbakita maniero trakti la aferon. "Ja enkonduku la japanan" (ĉar ĝi estas ekonomie necesa); sed "liveru la rimedojn vi mem"; tamen, "sekvu tiun ĉi studprogramon kaj vi gajnos atestilon de ni".

La rezulto jam estas antaŭvidebla: Kelkaj elitaj lernejoj tuj kaptos la okazon, kaj gajnos eĉ pli da mono reklamante, ke en tiuj lernejoj oni instruas ne nur "la komputilojn" kaj la francan, sed ankaŭ la japanan laŭ studprogramo kiu havas eĉ la registaran aprobon. Kaj tiuj ĉi lernejoj havos eĉ malpli kialon pensi pri la barataj lingvoj.

Sume, geknaboj kiuj flue dirus "Je m'appelle XYZ" nun diros la japanan ekvivalenton (私の名前はXYZ である -- laŭ la tradukilo ĉe Guglo).

Kaj, kompreneble, oni ĉi tie eĉ ne parolas pri la amasegaro en la kamparo -- la gelernantoj kaj iliaj lingvoj kaj la lernejoj kie ili devas lerni tiujn lingvojn.

Legu pli, angle, ĉi tie.