Sunday, February 12, 2006

Komisaro de Lingvaj Minoritatoj

Artikolo anglalingva petante pli da prizorgado por la minoritataj lingvoj, precipe por la urdua, ĉi tie kondukis min (kiel oftas en la reto) al longa kaj interesa raporto de la barata Komisaro de Lingvaj Minoritatoj.

En tiu ĉi raporto (la 41a ekde la starigo de la komisiono en 1957), la Komisaro citas la sperton de diversaj landoj kaj komunumoj en la sekurigo de la rajtoj de lingvaj malplimultoj: Novzelando, Kimrujo, Hungarujo, Rusujo.... Impone legi la gamon de lia scio pri la temo.

La ĉefa parto de la raporto kompreneble traktas la lingvopolitikojn en la diversaj subŝtatoj de Barato (por la jaroj 2003-2004). Kaj ĝi ripete esprimas malkontentigon pri la politikoj de la plimultoj en la sekurigo de la rajtoj de la lingvaj malplimultoj. Registaroj ne realigas la (konstitucie garantiitan) rajton de la edukado per la gepatra lingvo; ili daŭre diskriminacias en registaraj postenoj kontraŭ tiuj kiuj ne parolas la ĉefan (regionan) lingvon; ili kutime ne respondas al informpetoj, ktp, faritaj en la minoritataj lingvoj.

La ĉefaj rekomendoj de la raporto inkluzivas la nuligon de la t.n. Oka Suplemento al la konstitucio, kiu (aktuale) listas 22 "oficialajn" lingvojn de Barato. Tiu ĉi listo, laŭ la Komisaro, malplialtigas la "valoron" de la ceteraj lingvoj de la lando. La raporto ankaŭ rekomendas pli da konkreta financa helpo flanke de la barata registaro realigi la elementan edukadon per la gepatra lingvo. Aliteme, la raporto rimarkas, ke la landa popolnombrado ne listas lingvojn kun malpli ol 10 mil da parolantoj. La raporto petas, ke oni nuligu tiun ĉi politikon, kaj sciigu la nombron de la parolantoj de ĉiuj lingvoj.

Frapindas tra la tuta raporto la fortaj opinioj de la Komisaro -- s-ro K K Sethi -- pri la lingvopolitika temaro. Jen ekzemploj:

"1. 24. Bonŝance, ni en Barato, jam akceptis la principon de la plurkulturismo. Ni ne havas tradicion subpremi iun ajn lingvon aŭ kulturon krom en kelkaj grupoj kiuj lernadis okcidentajn nociojn de la naciaj ŝtatoj, en kiuj oni opinias, ke la kresko de grupo devas esti je la kosto de la nacia ŝtato. Sed ili forgesas, ke same kiel en la ekonomio, ankaŭ en la lingvisitko, la bonfarto de iu ajn grupo efektive pligrandigas la bonfarton de la tuta socio."

"1.46... Estas senutile argumenti, ke scii la latinan alfabeton farus la indiĝenaj popoloj, la Santhal-oj, majstrojn de la angla, kiun oni nomas "La lingvo". Unue, ne veras la ideo, ke la celo de la eduko estas kono de la angla. Due, havi la saman skribon ne instruas lingvon. La bengala kaj la manipura dividas la saman skribon, sed oni povas nombri sur la fingroj la ĉiutagajn vortojn komunajn al tiuj du lingvoj."

"4.6... Same kiel la angla ne kapablas anstataŭigi la baratajn lingvojn, ankaŭ la ĉefa (regiona) lingvo ne povas anstataŭigi minoritatajn lingvojn, kaj ĝi ne rajtas tion fari. La gepatra lingvo estas la gepatra lingvo kaj ne ekzistas anstataŭo."

Entute raporto laŭdinda kaj leginda. La angla versio aperas ĉi tie, kaj la hindia ĉi tie.