Thursday, October 27, 2005

La lingvo Ho-Munda postulas oficialan statuson

Laŭ novaĵraporto en la tagĵurnalo The Telegraph, parolantoj de la lingvo Ho-Munda nun postulas oficialan statuson en la barata konstitucio. Pli pri la lingvo (en la datumbazo de Ethnologue) ĉi tie. Kiel kutime, estas neklare kiom da homoj efektive parolas la lingvon Ho-Munda. Tamen, kiel klarigas la raporton de s-ro Anupam RANA, je pli ol unu miliono da parolantoj (laŭ la registara popolnombrado de 1991), ja estas pli multe da parolantoj de la lingvo ol, ekzemple, la aliaj "oficialaj" lingvoj de Barato: la sanskrita (49736), la kaŝmira (56693) kaj la dogra (89681).