Saturday, July 23, 2005

La konkana -- ĉu uzi la latinan alfabeton?

Daŭras la debato pri la taŭga skribo de la konkana. La pli grandan sociolingvistikan kuntekston mi skizetos alifoje, sed nun, nur volas atentigi legantojn pri la anglalingva artikolo ĉi tie kiu rekomendas la uzon de la latina alfabeto por la konkana. La uzon de la devanagara por la konkana, la verkisto deklaras "nescienca, nelogika, kaj foje stulta kaj por denaskaj parolantoj kaj por nekonkanaj parolantoj kaj lernantoj." Ĝi enhavas "33 gravajn mankojn," laŭ li, kaj la modifiita latina alfabeto ellaborita de la konkana instituto Thomas Stephens Konknni Kendr "forigas" 30 mankojn el tiuj 33. La artikolo finas per listo de taskoj kiun oni faras/os por disvastigi la modifiitan latinan alfabeton. Legu pli (anglalingve) ĉi tie.

Thursday, July 14, 2005

Prilingvaj Rekomendoj de la Nacia Instruplana Komitato

jen la rekomendoj pri la lingvoinstruado kiujn faris la malnetaĵo de la Nacia Instruplana Dokumento 2005 (National Curriculum Framework 2005 (Draft)). tiu ĉi tekstero estas el la tria ĉapitro de la dokumento.

**
Hodiaŭ ni scias, ke dulingvismo kaj plurlingvismo donas certajn avantaĝojn. Multaj studoj montras, ke flua dulingvismo levas la nivelojn de scia kresko, socia toleremo, plurvidpunkta pensado (angle: divergent thinking) kaj lerneja atingo. Oni povas favore kompari la socian aŭ nacian plurlingvismon al iu ajn alia nacia rimedo.

La trilingva formulo estas provo trakti la defiojn kaj ŝancojn de la lingva situacio en Barato. La sekva planado de lingvolernado eble helpos nin atingi ĝian celon:

- La gepatra(j) lingvo(j) de la infano devas esti la instrulingvo en la lernejo.

- Se la regiona lingvo ne estas la gepatra lingvo de la lernanto, la unuaj du jaroj de la edukado, tamen, devas esti en la gepatra lingvo.

- Ĉe la elementa nivelo, la infanoj devige studos la subŝtatan aŭ regionan lingvon kiel studobjekton.

- En la mezlernejo, infanoj daŭre studos la subŝtatlingvojn, kaj ankaŭ la anglan.

- En la subŝtatoj nehindiaparolantaj, la infanoj lernos la hindian. En la hindiaj subŝtatoj, la infanoj lernos lingvon kiu ne estas parolata en ilia regiono. Aldone al tiuj ĉi lingvoj, oni ankaŭ povas studi la sanskritan kiel Modernan Baratan Lingvon.

- En la altlernejo, oni povas enkonduki klasikan lingvon, kaj en la finaj jaroj de la altlernejo oni povas ankaŭ enkonduki fremdan lingvon.

- La lingvoinstruado devas esti multlingva ne nur ĉe la nombro de la lingvoj instruataj al la infanoj, sed ankaŭ en la evoluiĝantaj strategioj kiuj uzos la plurlingvan klasĉambron kiel rimedon.
**

Wednesday, July 06, 2005

La urdua 'korujo' jam translokiĝis al suda Barato

Lastatempa raporto en la tagĵurnalo The Times of India deklaras, ke la urdua 'korujo' -- t.e. la ĉefa regiono de la urdua (angle: heartland) -- jam translokiĝis al suda barato. La urdua, lingvo studata en Barato preskaŭ nur de la islamanoj, havas la plej grandan nombron de parolantoj en la nordaj subŝtatoj de Uttarpradesho kaj Biharo. Sed sukcesis en la altlernaj ekzameno nur 25% de la kandidatoj de tiu ĉi regiono. Kontraste, en la sudaj subŝtatoj, 70-80% kandidatoj sukcesis. La aŭtoro de la raporto -- Mahmood FAROOQUI, sendependa filmreĝisoro -- diras, ke la kialo estas la ĉiea influo de la hindia -- "hipnota kaj sponga" li ĝin nomas: "facila kaj tuja konscio de la hindia kaj ĝia influo en la amaskomunikilaro igas la parolantojn de la urdua salti al la hindia kaj identigi kun ĝi pli facile ol en aliaj subŝtatoj", li diras. Li aldonas, ke oni povas vidi la sukceson de la urdua en suda barato kiel venĝon de la suda barato kontraŭ la urdua hegemono de norda barato, ĉar kiam la konturoj de la moderna urdua konkretiĝis en la 18a jarcento, la "Dilliwallahs" (dillivalas; delhianoj) taksis malalte la antaŭajn du jarcentojn de la belarta tradicio de la urdua en la sudbarata ebenaĵo Deccan (dekan): "Nusrati kaj Quli Qutub [kuli kutub], kaj Gisu Daraz kaj Wajhi [vaĝhi] ĉiuj estas forĵetitaj kiel koruptaj aŭ malaltnivelaj kontraste al la elita idiomo de la nordbarataj kortumoj." Legu angle pli ĉi tie.

Sunday, July 03, 2005

Oni ne plu instruos la orijan lingvon en Orislando

Ju malpli studentoj elektas studi la orijan lingvon, des pli kolegioj en Orislando ĉesas oferti la eblecon studi la lingvon. Tiel, tio kio jam okazas en pluraj barataj lingvoj realiĝas ankaŭ en Orislando. Legu pli en la anglalingva raporto ĉi tie.

Studentoj en Tajvano malsukcesas en la angla

Malgraŭ la fokuso sur la angla instruado en Tajvano, studentoj estis "hontinde malsukcesaj" en internacia anglalingva ekzameno. Singapuro, Barato kaj Pakistano akiris la plej altajn poentojn en la ekzameno TOEFL (testo de la angla kiel fremda lingvo). Preskaŭ ĉiu studento jam studis la lingvon ses jarojn, deklaras la artikolo, sed ja maloftas tiuj kiuj regas la anglan.

Anglalingva raporto ĉi tie.